viernes, julio 22, 2011

Nu, kio estas Interagema (aŭ Interreagema aŭ Interaktiva ) Fikcio?

Ĉu vi iam legis/ludis tiajn librojn en kiuj je la paĝ-fino oni legas: "se vi elektas fari ĉi-tion, iru al la paĝo X; se ne, iru al la paĝo Y". Kun la Interagema Fikcio okazas same, sed anstataŭ fiksita libro temas pri komputil-programo kie vi povas tajpi kion vi volas fari.

Laŭ mia kono nur ekzistas unu el tiaj IF-programoj en esperanto, ĝi estas "La insulo Texel".

Honore al "La Insulo Texel", mia intenco estas komenci per adaptiĝo de tiu ludo (unue mi devas kontakti ĝian verkiston por havi permeson) en mia IFa verk-sistemo MLIF kaj fari poste tradukon en mian denaskan lingvon. En tiu momento la projekto estos sufiĉe matura por esti prezentata al aliuloj por ke ili traduku ĝin al aliaj lingvoj... Sed tio ne okazos ĝis venontjare, estas multo por fari ankoraŭ!




miércoles, julio 20, 2011

Ĝisnunaj atingaĵoj ĉe MLIF "Mult-Lingva Interagema Fikcio"


Mi konceptis la programon je tri tavoloj: sistema, biblioteka kaj luda.


La unua tavolo estas la kerno de ĉio: ĝi permesas ke onu ŝarĝu lingvan interfacon kaj permesas ke la datumoj de la aliaj du tavuloj estu ŝarĝataj.


La dua tavolo aldonas komunan bibliotekon de ĝeneralaj programoj disponeblaj por fina uzado.


La tria tavolo estas la ludo-programo kaj uzas la aliajn du tavulojn.


 Nu, la unua tavolo estas preskaŭ en alfa-fazo. En venonta blogejo mi metos bildon de la menciitaj tri tavoloj kaj ekzemplojn de kiel funkcios la programon.

martes, junio 07, 2011

Multlingva sistemo por kreado kaj ludado de tekstaj ludoj

Mi komencis ĉijare skribi ĝavan programon por kredi kaj ludi multlingvajn tekstajn aventurojn. Ĉar mi ne uzis ĉi blogon por skribi pri personaj aferoj, mi ekkomencas uzi ĝi por montri la faritaĵojn kaj farendaĵojn de la projekto. La provizora nomo de la programo estas MLIF "Mult-Lingva Interagema Fikcio" (au angle MultiLingual Interactive Fiction).

La ideo jenas: oni redaktas ludon en XML-a formato uzante XML-ajn vortojn ... en sia propra lingvo! Tiam oni "kompilas" la ludon kaj havas lingve-independan ludon (arĥivon) akompanatan de dua arhivo kun la lingve-dependa parto.

Oni povas ĉesi ĉi tien kaj simple ludi ĝin unulingve... aŭ traduki la lingvedepentendan parton al alia(j) lingvoj. Kiam tiuj versioj ekzistas oni povas ludi per tiuj lingvoj... kaj eĉ salti de unu lingvo al la alia dum la ludado!

Do la sistemo estas multilingva kaj en la redaktado kaj en la ludado.

Unue, mi faras programon por kompili la XML-ludon en ludeblajn arĥivojn. Poste mi faros ttt-an version por simple ludi. Pli ostempe, mi intencas faras retan servon por ludi eĉ sen ĝavon sed per simpla ttt-a navigilo kaj eĉ fari simplajn telefonajn ludigilojn.

En venontaj blogoj mi montroj ekzemploj de kiam funkcias la aferon kaj en kiu stato de la programado mi estas.