viernes, mayo 25, 2012

Evoluo de MLIF

Evoluo de mia programo MLIF, por kreado de multilingvaj tekstaj ludoj (interagema fikcio).

La programo multe disvolviĝis sed ankoraŭ ne estas preta eĉ ne por baza ludo.

Intertempe, mi malkovris kreado-sistemon tiun kiu fakte plenumigas grandan parton de miaj objektivoj (sed ne la plej grava, kio estas la multilingveco de la ludoj).

Tiu sistemo nomiĝas Quest kaj estas atingebla ĉe http://www.textadventures.co.uk/

Mi multe rekomendas ĝin. Ĝi permesas verki ludojn en multajn lingvojn kaj mi tradukis la sistemajn tekstojn en Esperanto kaj ĝisdatigis la hispanan version.

Nun mi pauzis iomete en mia propra sistemo kaj verkas ludeton per Quest. La ideo estas lerni de Quest por plibonigi MLIF-on, kaj diskonigi la esperantan ludeton en Esperantujo por ke la esperantistoj sciu de tiu ebleco kiu povas esti ege interesa kaj por infanoj kaj plenkreskuloj.