Ĉu vi iam legis/ludis tiajn librojn en kiuj je la paĝ-fino oni legas: "se vi elektas fari ĉi-tion, iru al la paĝo X; se ne, iru al la paĝo Y". Kun la Interagema Fikcio okazas same, sed anstataŭ fiksita libro temas pri komputil-programo kie vi povas tajpi kion vi volas fari.
Laŭ mia kono nur ekzistas unu el tiaj IF-programoj en esperanto, ĝi estas "La insulo Texel".
Honore al "La Insulo Texel", mia intenco estas komenci per adaptiĝo de tiu ludo (unue mi devas kontakti ĝian verkiston por havi permeson) en mia IFa verk-sistemo MLIF kaj fari poste tradukon en mian denaskan lingvon. En tiu momento la projekto estos sufiĉe matura por esti prezentata al aliuloj por ke ili traduku ĝin al aliaj lingvoj... Sed tio ne okazos ĝis venontjare, estas multo por fari ankoraŭ!
Legu pli ĉe Komencanta Gvidilo al Interreagema Fikcio kaj ĉe Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Interreagema_fikcio