lunes, julio 23, 2012

Reto de mortantaj e-societoj


Reto de mortantaj e-societoj

Afiŝita de Francisco Orta je 2012-07-23 13:11
Mia loka klubo (mi ne diras ĝian nomon por ne honti ĝin) kiel multaj aliaj mortadas lante.

Nur maljunulaj membroj (mi estas unu el la plej junaj... kaj mi estas pli ol 40 jara) de tempo al tempo partoprenas.

Eble ĝia ununura ebleco por ĝin salvi estos kredi "reton de mort-minacitaj societoj". Multege da e-kluboj kaj societoj tra la mondo povus aniĝi... eĉ UEA. Kompreneble la nomo de la reto estus alia, sed la ideo estas tia.

Por la societoj estus maniero havi iom artefarite novajn membrojn por ne esti fermita. Tiu ulo kun la identigilo de la reto estus membroj de ĉiuj societoj, kontraŭ pago de nun simpla kontribuo, kaj povos recevi servojn de ĉiuj.

Ĉu tro stranga ideo?

Retoj

Retoj.

Unu

En la hispana publika televida elsendejo (TVE), estas programo nomita Retoj (“Redes”, en la hispana, http://www.rtve.es/television/redes/). Lia kondukisto kaj respondeculo estas S-no Eduard Punset, multe-faceta homo kiu estas ekonomiisto, polikitisto kaj nuntempe scienca kaj teknologia disvatiganto kaj spertulo. Li estas la ĉefaredaktoro de monata revuo kun la simila nomo ol la televida programo (Retoj por la Scienco, hispane Redes para la Ciencia, http://www.redesparalaciencia.com/)

La meritoj de ambaŭ “Retoj” estas montri tre avangardajn sciencajn esplorojn per maniero tre facila kaj alloga, sed ankaŭ postulas de telespektanto aŭ leganto mense aktivan partoprenon por esti malferma al novaj ideoj.

La nomo “Reto” ne estas hazarda. Nuntempe en scienco izolita homo kapablas nenion. Mem sciencoj/teknikoj ne plu estas izolitaj, sed estas retoj da sciencoj/teknikoj kiuj kunlaboras (fakte, scienciistoj kaj teknistoj el multaj kaj malsamaj fakoj kiuj interagas en buntaj teamoj).

Du

Mi nun legas la libron far Lynda Gratton nomitan “La Ŝanĝo: La Labora Futuro estas Jam Ĉi Tie”, (angla originalo “The Shift: The Future of Work is Already Here”). Ege interesa kaj pensiga eseo pri kiel rapide ŝanĝiĝas kaj ĉefe ŝanĝiĝos la labora mondo... por ke ni ĉiuj estu pretaj al revoluciaj ŝanĝoj kiuj postulos el ni ĉiuj novajn pens- kaj ag-manierojn. Unu el la eroj de la nova paradigmo estas... scii kunlabori “rete”. En mondo kie ni ĉiuj estas interligitaj... ni estoj utilaj (kaj do ni havos laboron...) se ni multe especialiĝas en specifa fako... sed samtempe subtenas grandan reton da kontaktoj kun aliaj spertuloj de nia kaj aliaj fakoj, ene aŭ ekstere de nia entrepreno.

S-ino Gratton avertas nin pli grandaj danĝeroj el la venonta mondo (naturaj katastrofoj pro veter-ŝangiĝo; socia kaj persona izolemo; angoro pro esti tuttempe ret-aliĝita, perdo da privateco, ktp) sed ankaŭ montras pozitivajn alternativojn kaj ŝancojn, kiel la integriĝo inter la familia kaj profesia vivo; forteco de retaj komunumoj por helpo al regionoj aŭ komunumoj ekonomie deprimitaj; aŭ pli aktiva politika partopreno de individuoj pere de retoj.

Konkludeto.

Certe mondo ŝangiĝas kun aŭ sen nia kontribuo. Pli bone iomete rigardi ostempen por aŭtaŭvidi kion venos kaj ke ni ŝanĝu nin mem (per studado por profundigi en nia labor-scio aŭ simple transiri al nova fako; aŭ translokiĝo al pli taŭga regiono se necese, inter alie)... anstataŭ esti ŝanĝita de la mondo (perdo da laborposteno kun malfacilado atingi novan).

Mi estas civitano el Hispanio, kie la senlaboreco atingas procenton neelteneblan pro malbonaj pasintaj decidoj: oni (ni ĉiuj kiel lando: ĉefe politikistoj, entreprenistoj kaj bankoj, sed ankaŭ simplaj laboristoj... por fidi al ili anstataŭ al la tradiciaj valoroj de ŝparo, laboro kaj studado) antaŭvidis senĉesa riĉado pro kontrua kreskado anstataŭ konstati la realecon kaj moviĝi ŝage al la futuro. Rezulte ni estas en senhaltebla kuro al la 19a jarcenta pasinteco, 180 grade al la futuro.

Kompreneble (mi pozitivas!) kaj Hispanio kaj aliaj fiaskintaj landoj lernos por/post falo, samkiel persone ni ĉiuj penas releviĝi post falo... sed... jen rekomendo: pli bone halti de tempo al tempo por rigardi sen antaŭjuĝoj la futuron (ĉefe per propra komuna senco, sed ankaŭ per kritika legado kaj analizo de la opinioj de spertuloj) ol frapi kontraŭ ĝi!

La laboro de spertuloj kiel Eduard Punset kaj Lynda Gratton povas iugrade helpi nin antaŭvidi la futuron por ke ni faru pli saĝajn decidojn.


miércoles, junio 20, 2012

Tri fontoj en du lingvoj (teksta ludo)

Mi finis mian ludon nomitan "La Sekreto de la Tri Fontoj" ĉe http://www.textadventures.co.uk

Mi unue verkis la ludon en la hispana kaj poste tradukis ĝin duon-aŭtomate al Esperanto.

Kiel dirite ie ĉi bloge, ĝis nun nur ekzistis unu IF-a (Interagema Fikcio) ludo en Esperanto, ludebla en la mastrosistemo MSDOS "La insulo Texel".


Vi povas legi pli pri tio ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Interreagema_fikcio.

Jen la ligiloj al la du versioj:





 Ambaŭ estas pli-malpli provizoraj, simple por montri al aliaj esperantistoj la eblecon krei tiujn ludojn per "Quest" la kreado-sistemo ĉe http://www.textadventures.co.uk



viernes, mayo 25, 2012

Evoluo de MLIF

Evoluo de mia programo MLIF, por kreado de multilingvaj tekstaj ludoj (interagema fikcio).

La programo multe disvolviĝis sed ankoraŭ ne estas preta eĉ ne por baza ludo.

Intertempe, mi malkovris kreado-sistemon tiun kiu fakte plenumigas grandan parton de miaj objektivoj (sed ne la plej grava, kio estas la multilingveco de la ludoj).

Tiu sistemo nomiĝas Quest kaj estas atingebla ĉe http://www.textadventures.co.uk/

Mi multe rekomendas ĝin. Ĝi permesas verki ludojn en multajn lingvojn kaj mi tradukis la sistemajn tekstojn en Esperanto kaj ĝisdatigis la hispanan version.

Nun mi pauzis iomete en mia propra sistemo kaj verkas ludeton per Quest. La ideo estas lerni de Quest por plibonigi MLIF-on, kaj diskonigi la esperantan ludeton en Esperantujo por ke la esperantistoj sciu de tiu ebleco kiu povas esti ege interesa kaj por infanoj kaj plenkreskuloj.


martes, noviembre 08, 2011

Piano Janko

He aquí mi proyecto de piano Janko / Jen mia Janko-piano projekto /
Here's my Janko piano project /  Voilà mon project de piano  Janko


Primer paso: convertir un teclado estándar en un piano cromático de 12 notas sucesivas, mediante la elevación de las teclas blancas y negras a un mismo nivel.
Unua paŝo: konverti normalan muzikan klavaron en alia kiu estu kromatika, per aldonado da piecetoj ĝis ununura surfaco.
First step: converting a standard piano into a chromatic piano by raising  all the keys into the same surface.






Paso 2: añadir piezas conectoras con las teclas finales.
Paŝo 2: konetado de la antaŭa surfaco kun la sufaco kie estos la finaj klavoj.
Step 2: adding connectors to the final surface of keys.




Paso 3: las teclas cuadradas finales, según la configuración del teclado de Janko.
Paŝo 3: kvadrataj klavoj laŭ Janko-a sistemo.
Step 3:  final square keys, as Janko layout.






Paso 4: pintar las teclas negras (y ligero cambio en la forma de las piezas para que en las negras el peso caiga en la parte trasera).
Paŝo 4: pentri nigraj klavojn (kaj ŝanĝeto en la piecoj por ke la pezo estu en la malantaŭa parto).
Step 4: painting black keys (and little change in order to get more weight in the back side of them).

Resultado final en mi Yamaha PSR-E423.
Jen fina rezulto en mia Yamaha PSR-E423.
Final result in my Yamaha PSR-E423.








References:

http://en.wikipedia.org/wiki/Janko_keyboard

Same stuff by other people:

http://www.smoseson.com/projects/janko-keyboard

http://www.docstoc.com/docs/86975132/Janko-Uniform-Keyboard-Project-_DIY_---Live-Styler


En vez de cortar trocitos de madera, si tienes un ipad casi mejor usa el siguiente programa:
Anstataŭ "briki"... se oni havas ipad-on, plej bone uzu la jenan programon:
Instead of practice the art of do-it-yourself, if you have an iPad, you can use the next program:

http://itunes.apple.com/ca/app/musix/id389159817?mt=8


Para Android, también tienes:

https://market.android.com/details?id=com.inept.isokeys&hl=en

viernes, julio 22, 2011

Nu, kio estas Interagema (aŭ Interreagema aŭ Interaktiva ) Fikcio?

Ĉu vi iam legis/ludis tiajn librojn en kiuj je la paĝ-fino oni legas: "se vi elektas fari ĉi-tion, iru al la paĝo X; se ne, iru al la paĝo Y". Kun la Interagema Fikcio okazas same, sed anstataŭ fiksita libro temas pri komputil-programo kie vi povas tajpi kion vi volas fari.

Laŭ mia kono nur ekzistas unu el tiaj IF-programoj en esperanto, ĝi estas "La insulo Texel".

Honore al "La Insulo Texel", mia intenco estas komenci per adaptiĝo de tiu ludo (unue mi devas kontakti ĝian verkiston por havi permeson) en mia IFa verk-sistemo MLIF kaj fari poste tradukon en mian denaskan lingvon. En tiu momento la projekto estos sufiĉe matura por esti prezentata al aliuloj por ke ili traduku ĝin al aliaj lingvoj... Sed tio ne okazos ĝis venontjare, estas multo por fari ankoraŭ!




miércoles, julio 20, 2011

Ĝisnunaj atingaĵoj ĉe MLIF "Mult-Lingva Interagema Fikcio"


Mi konceptis la programon je tri tavoloj: sistema, biblioteka kaj luda.


La unua tavolo estas la kerno de ĉio: ĝi permesas ke onu ŝarĝu lingvan interfacon kaj permesas ke la datumoj de la aliaj du tavuloj estu ŝarĝataj.


La dua tavolo aldonas komunan bibliotekon de ĝeneralaj programoj disponeblaj por fina uzado.


La tria tavolo estas la ludo-programo kaj uzas la aliajn du tavulojn.


 Nu, la unua tavolo estas preskaŭ en alfa-fazo. En venonta blogejo mi metos bildon de la menciitaj tri tavoloj kaj ekzemplojn de kiel funkcios la programon.

martes, junio 07, 2011

Multlingva sistemo por kreado kaj ludado de tekstaj ludoj

Mi komencis ĉijare skribi ĝavan programon por kredi kaj ludi multlingvajn tekstajn aventurojn. Ĉar mi ne uzis ĉi blogon por skribi pri personaj aferoj, mi ekkomencas uzi ĝi por montri la faritaĵojn kaj farendaĵojn de la projekto. La provizora nomo de la programo estas MLIF "Mult-Lingva Interagema Fikcio" (au angle MultiLingual Interactive Fiction).

La ideo jenas: oni redaktas ludon en XML-a formato uzante XML-ajn vortojn ... en sia propra lingvo! Tiam oni "kompilas" la ludon kaj havas lingve-independan ludon (arĥivon) akompanatan de dua arhivo kun la lingve-dependa parto.

Oni povas ĉesi ĉi tien kaj simple ludi ĝin unulingve... aŭ traduki la lingvedepentendan parton al alia(j) lingvoj. Kiam tiuj versioj ekzistas oni povas ludi per tiuj lingvoj... kaj eĉ salti de unu lingvo al la alia dum la ludado!

Do la sistemo estas multilingva kaj en la redaktado kaj en la ludado.

Unue, mi faras programon por kompili la XML-ludon en ludeblajn arĥivojn. Poste mi faros ttt-an version por simple ludi. Pli ostempe, mi intencas faras retan servon por ludi eĉ sen ĝavon sed per simpla ttt-a navigilo kaj eĉ fari simplajn telefonajn ludigilojn.

En venontaj blogoj mi montroj ekzemploj de kiam funkcias la aferon kaj en kiu stato de la programado mi estas.